La negristoshipo

Castro Alves

(Tragedio sur Maro) I Jen ni sur plena mar ... en spac freneze lunklaro ludas - papili orbrila - ondegoj ghin postkuras... lacighante, samkiel hord infana maltrankvila. Jen ni sur plena mar ... el firmamento la astroj saltas kiel shaum el oro... repagas mar per brul de fosforeskoj - konstelacioj de fluajh-trezoro. Jen ni sur plena mar ... du infinitoj sin chirkauprenas streche kun anhelo... sublimaj, oraj, bluaj, mildaj... Kiu la ocean kaj kiu la chielo? Jen ni sur plena mar ... shvelintaj veloj per varmaj, de zefiro mara, frapoj, de brig surmara kuro estas kvazau tusheto de hirund sur ondokapoj... Devenon kaj fincelon, kiu scias, de shipo travaganta senmezurojn?... En chi Sahar chevaloj polvon levas, galopas, flugas, ne postlasas spurojn... felicha homo, kiu povas tiam de jena bildo ghui majestecon!... malsupre - maron... supre - firmamenton... kaj en chiel kaj maro - la vastecon... Ho, kian harmonion vent alportas... Muziko dolcha sonas, malproksima! Ho Di ! sublima estas arda kanto, sen cel flosanta sur ondad senlima! Viroj de l maro! Ho maristoj krudaj, sunbruligitaj de la mondoj kvar! Infanoj, kiujn lulis la tempesto en la lulil de chi profunda mar ! Atendu kaj min lasu chi sovaghan liberan poezion trinki tute... Orkestro - estas maromugh cheprua kaj vento tra shnurar siblanta flute... ............................................................................ Vi, kial fughas tiel, bark rapida? Vi, kial fughas timan la poeton?... Volonte sekvus mi disondon vian, similas ghi frenezan markometon... Ho albatros! Kondor de l oceano, dormanta sur la gaza nubofloso, la plumojn skuu, spacolevjatano! Al mi flugilojn pruntu, albatroso!... II Por maristo ja ne gravas, kie lia hejm situas!... chiun verskadenco ravas, kiun mar al li instruas! Kantu! dia estas morto... Lofe brig sub ventoforto glitas per rapid delfena. Flago sur postmast hisita, kun la ondo postlasita flirtas, de sopiro plena. De hispan la kant subluna, traplektita per langvor , memorigas pri sunbruna andaluzanin en flor. La italo kantas pri la dormema Venezi - lando de perfid kaj amo - che l Vulkano, sur golfondo, memorigas al la mondo Tasostrofojn per deklamo. Anglo - mara frida tipo, kiun mar denaska flankis - (char Anglujo estas shipo, kiun Di Kanale ankris), kun fier patrujon gloras, dum pri Nelson li memoras kaj pri Albukirrenkonto... Kantas laurojn intajn, franco - destinita al bonshanco - kaj la laurojn de l estonto... La helena maristaro, kiun Ioni akushis, chi piratoj de la maro, kiun jam Ulis trapushis, de Fidias la skulptitoj, pri Homeraj ghemaj mitoj longe kantas sub lunhelo... Ho, maristoj vi, tutmondaj! trovas vi en maroj ondaj melodiojn el chielo... III El vasta spac descendu, ho oceankondoro! Descendu pli kaj plie... nur via vidoboro en brigon povas mergi dum tia fluga kuro... Sed ve! mi kion vidas... kia amara sceno! kia funebra kanto... kiom da abomeno! kiaj figuroj tristaj!... kia, ho Di, teruro! IV Danteska bildo estas... la ferdeko briligas tagon per rughega streko, banante sin en sango. Tintad de chenoj... vipklakad sonora... amaso nokte nigra kaj horora dum danc de fifandango... Patrinoj negraj che la mamoj havas infanojn magrajn, kies bushojn lavas patrina sangkaskado. Knabinoj jen... sed nudaj, miroplenaj, trenitaj de fantomokirl, chagrenaj, en vana anhelado. Orkestro ironie, akre blekas... Serpento de l freneza rondo strekas spiralojn fantazie... Se la oldul anhelas... kaj glitfalas, audighas krioj... la rimeno knalas kaj ili flugas plie... De sama chen kaptitaj en la mashoj, l amas malsata per shancelaj pashoj kun plor kaj danc rapidas... Freneza unu, dua en kolero deliras... brutigita de sufero, alia kantas, ridas... Komandas dume kapitan manovron... rigardas li chielon, puran kovron, sternitan super maro. Kaj diras inter densaj fumnebuloj: "La vipon vigle svingu, ho shipuloj! plu dancu la brutaro." Orkestro ironie, akre blekas... Serpento de l freneza rondo strekas spiralojn fantazie... Kiel en songh danteska ombroj fluas... malbenoj, krioj, veoj, preghoj bruas, Satano ridas fie!... V Ho Sinjor de l mizeruloj! Diru chu frenez... chu vero estas tiom da hororo fronte al chiela sfero... Maro! kial via ondo de l mantelo de la mondo ne forvishas makularon!... Astroj! Nokto! Tempestegoj! Vi rulighu el vastegoj! Uragan! balau maron! Kiuj estas chi povruloj, ne trovante pli en vi ol trankvilan ridon pleban, - spron por turmentistrabi ? - ... Kiuj estas? Se la stelo mutas, se la ondakcelo estas fugh komplica, krima, che la nokta lumkonfuzo... Vi ghin diru, fera muzo! liberega muz sentima! Jen la filoj de l dezerto, kie teron lum saturas, kie sur la kamp kun lerto trib de nudaj viroj kuras. Militistoj spitaj estas, kiuj tigrojn lukte estras, che soleja ventozum ...; viroj simplaj, fortaj, bravaj... estas nun mizeraj, sklavaj, sen aer, sen prav, sen lum ... Kaj virinoj malbonsortaj... kiel estis jam Hagar. Soifegaj kaj malfortaj, el forfor devena ar . Sur la brakoj, filojn, chenojn portas - en anim malbenojn, larmojn, galon en la koro. De Hagar suferon sentas, ke por Ishmael prezentas, ech ne lakton de la ploro... Tie en la sabloj helaj, sub la palmoj, en ravinoj, lulis sin - infanoj belaj, vivis - charmaj junulinoj... Preterpasas karavano... Revas ili en kabano, sub la noktvual ... Hodiau... Ve! adiau, dom sur monto!... Ve! adiau, palm che fonto!... Ve! adiau, am ... adiau!... Morgau la sablar senlima... ocean da polvo... sur horizonto malproksima nur dezert ... dezerto nur... kaj lacigh , soif , malsato... Cedas la mizervipato, falas por ne plu kuniri!... Vakas ero en la cheno, sed sur sablo la hieno trovas korpon por disshiri. Iam Sieraleono sub de vasta tendo brilo, venko, chaso al leono, dorm dormita kun trankvilo... Nun la nigra hold terura, streta kaj infektmalpura, kun la pest por jaguaro... Dormon tranchas jen kaj jen shiro de mortint el chen , ghia jheto al la maro... Iam pri liber fieraj... nur sufichis vol por povo... Kaj hodiau... malliberaj!... ech por mort ... Maliceltrovo! Ilin ligas sama ringo - fata ferserpentostringo - de l sklaveco chirkaumano... Forrabitaj al la morto, dancfunebras la kohorto, che vipsono... Ho rikano!... Ho Sinjor de l mizeruloj! Diru chu delir... chu vero estas tiom da hororo fronte al chiela sfero... Maro! kial via ondo de l mantelo de la mondo ne forvishas makularon? ... Astroj! Nokto! Tempestegoj! vi rulighu el vastegoj! Uragan ! balau maron! ... VI Popol ekzistas, kiu flagon dona